Estimataj kaj karaj gesamideanoj!
Rusiaj, mongolaj kaj ĉinaj geesperantistoj invitas vin partopreni la E-Karavanon 2019.
Nova projekto antaŭvidas ĝian starton en Lahti, Finnlando, post la UK-104 (20.07.–27.07.2019),
trajne tra Rusio, Mongolio kaj Ĉinio. Tio estos iom nova sperto, ĉar ĉiuj antaŭaj EK-oj kondukis al la UK-oj.
Laŭitinere oni haltos en certaj urboj/lokoj por konatiĝi kun iliaj vidindaĵoj kaj renkontiĝi kun geesperantistoj.

Provizora (nur unudirekta !) itinero de EK-2019:
Lahti – trajnumado – St-Peterburgo – trajnumado – Jaroslavlo – trajnumado – Irkutsko/Bajkal-lago – trajnumado – Ulanbatoro – trajnumado – Pekino – reveno al hejmlokoj

  1. Trajnumado Lahti, Finnlando – Sankt-Peterburgo, Rusio
     27.07.2019 ≈ 2,5-hora, posttagmeza
  2. St-Peterburgo – turisma/kultura programo en SPb
     27.07 – 30.07.2019 ≈ 2,5-taga restado en SPb
  3. Trajnumado SPb – Jaroslavlo, la urbo ĉe la riverego Volgo
     30.07 – 31.07.2019 ≈ 13-hora, dumnokta
  4. Jaroslavlo – turisma/kultura programo
     31.07.2019 ≈ 11-hora restado en Jaroslavlo
  5. Trajnumado Jaroslavlo – Irkutsk/Bajkal-lago
     31.07 – 04.08.2019 ≈ 83,5-hora
  6. Irkutsko (+ restado ĉe Bajkal-lago) – surloka turisma/kultura programo
    04.08 – 07.08 ≈ 4 taga restado en Irkutsk kaj ĉe Bajkal-lago
  7. Trajnumado Irkutsko – Ulanbatoro, Mongolio
     07.08 – 08.08.2019 ≈ 23-hora, tagnokta
  8. Ulanbatoro – surloka turisma/kultura programo
     08.08 – 11.08.2019 ≈ 3-taga restado en Ulanbatoro
  9. Trajnumado Ulanbatoro – Pekino, Ĉinio
     11.08 – 12.08.2019 ≈ 29-hora, tagnokta
  10. Pekino – surloka turisma/kultura programo
     12.08 – 15.08.2019 ≈ 3-taga restado en Pekino
  11. Reveno al hejmlokoj – ekde 15.08.2019

    NB.  La supre menciita itinero estas prezentita laŭ trajnhoraro de 2018 de Rusia Fervojkompanio.
           Povas okazi iuj ŝanĝoj, kiuj estos afiŝitaj post apero de trajnhoraro de 2019.